Ĉifromono

El Ĉifru.net
Iri al: navigado, serĉi

Ĉifromono (angle cryptocurrency) estas cifereca mono, kiu ne estas prizorgata de centrala aŭtoritato (banko), sed ĝi kondutas kaj estas regata laŭ antaŭe difinitaj procedoj uzante ĉifradon kaj similajn teĥnologiojn por esti sekura kaj akurata.

La plej uzata ĉifromono en 2015 estis Bitcoin (Bitmono) kaj Litecoin, sed ekzistas pli da pli malmulte konataj ĉifromonoj.

Principo de funkciado

Averto: tiu ĉi klarigo estas intence simpligita por klarigi la principon de ĉifromonoj. La vera funkciado de konkretaj ĉifromonoj povas esti iomete alia.

La baza principo similas al principo de malsimetria ĉifrado: oni havas publikan kaj privatan ŝlosilon (en kazo de ĉifromono temas pri "monujo"), la mono estas ligita al la privata ŝlosilo. Per publika ŝlosilo (oni povas konsideri ĝin kiel nuran adreson) oni povas sendi monon al la monujo sen neceso koni la privatan ŝlosilon de la ricevanto kaj per privata ŝlosilo eblas sendi monon el la koncerna monujo al alia monujo.

La procedo de sendado estas simila kiel procedo de subskribado de retpoŝtmesaĝo: kiam vi sendas monon al iu, tiam via programo kreas "mesaĝon" en speifa formato, kiu diras "mi sendas tiom da mono al tiu ĉi adreso". Tiu ĉi mesaĝo estas subskribita per via privata ŝlosilo kaj sendita al la reto. Ĉiu ekde tiam povas certiĝi ke vere vi sendis la monon kaj ke vi ne plu havas ĝin.

Ambaŭaj ŝlosiloj estas plej ofte stokataj en komputilo, la privata ŝlosilo kutime estas denove ĉifrita kaj atingebla nur per pasvorto.

La anonimeco de ĉifromono estas provizata per ebleco por ĉiu posedanto de privata ŝlosilo krei novan publikan ŝlosilon (adreson) en ajna kvanto. Ĉiuj pagoj en ĉifromona reto estas kutime videblaj, sed ne eblas ekscii kiuj publikaj ŝlosiloj apartenas al kiu privata ŝlosilo.

Sekurecaj aferoj

Kiam vi havas normalan monon en banko, la banko zorgas pri sekureco de via mono (almenaŭ rilate al nepolitikistaj ŝtelistoj). En kazo de ĉifromono vi mem zorgas pri sekureco de via mono. Tiam oni devas zorgi pri sekureco de komputilo en kiu estas la monujo kaj gardi la komputilon same kiel oni gardus veran monujon kun la sama kvanto de mono (en koncerna valuto).

Multaj nuntempaj monujoj ofertas eblecon por sekurkopii la monujon (privatan ŝlosilon) por kazo ke via komputilo paneas, sed kiu ajn kiu ricevos aŭ ŝtelos vian privatan ŝlosilon (kaj eventuale ankaŭ pasvorton) povas sendi la monon kien ajn kaj ne plu eblos ekscii eĉ kie la mono troviĝas.

Valoro de ĉiu ĉifromono ŝanĝiĝas same kiel ĉe normalaj valutoj, sed kontraŭe al vaste uzataj valutoj kiel USD, EUR, ktp. ilia ŝanĝo de valoro povas esti grandega. Tiam estas pli bone havi en monujo en ajna ĉifromono nur tiun kvanton da mono, kiun vi povas tute perdi sen danĝero por vi, aŭ nur tiun kvanton, kiun vi uzos por pagi ion.

Malgraŭ tio, ke ekzistas ankaŭ retaj monujoj por diversaj ĉifromonoj (ĉefe por Bitcoin), ne uzu ilin, specife se ili stokas privatajn ŝlosilojn ĉe si. Jam okazis sukcesaj atakoj al kelkaj el tiaj monujoj kaj eĉ la provizantoj de tiuj servoj ne estas kapablaj ekscii kien la ŝtelita mono iris.

Malgraŭ la grado de anonimeco de ĉifromonoj kiel Bitcoin, ne estas ĝia uzo por kontraŭleĝaj aferoj ne estas rekomendinda.

Referencoj

  1. How Bitcoin Technology Helps Law Enforcement Catch Criminals
Personaj iloj