Ŝlosilserviloj

El Ĉifru.net
Iri al: navigado, serĉi

Por ke homoj povu skribi mesaĝon al oni, ili bezonas akiri onian publikan ŝlosilon. Necesas do sistemo por disvastigi onian publikan ŝlosilon, tiel ke aliaj povu trovi ĝin. En la PGP-mondo, tiu sistemo estas la Ŝlosilserviloj.

Principo

Ekzistas aro da serviloj, kiuj stokas la publikajn ŝlosilojn de homoj. Ekzemploj estas

La kutimaj programoj por PGP jam konas tiujn servilojn kaj kapablas interagi kun ili. Ili laŭ la deziro de la uzanto alŝutas la publikajn ŝlosilojn de la uzanto kaj elŝutas la publikajn ŝlosilojn de aliaj, kiujn la uzanto serĉas. Ne necesas decidi, kiun servilon oni uzas, ĉar la serviloj interŝanĝas la ŝlosilojn, kiujn ili konas.

Atentigoj

Estas sufiĉe malfacile uzi tiajn ŝlosilserviloj, ĉar ili estas sufiĉe simplaj. Tio signifas, ke eble mankas kelkaj ebloj. Ekzemple oni ne plu povas forviŝi publikan ŝlosilon iam alŝutitan. Oni povas malvalidigi ĝin, sed ĝi tamen restos en la serviloj kaj nur estas markita nevalida.

Ankaŭ ne estas ajna kontrolo, ĉu la alŝutinto de la ŝlosilo vere estas la homo, kies nomo staras en la ŝlosilo. Do estas eble alŝuti falsajn ŝlosilojn. La falsaj ŝlosiloj estas grava temo, kiu meritas individuan traktadon.

Personaj iloj