F-Droid

El Ĉifru.net
Iri al: navigado, serĉi

F-Droid estas deponejo de liberaj programoj por Androidaj operaciumoj. Kontraŭe al kutimaj deponejoj kiel Google Play, ĝi faciligas atingon al avantaĝoj de libera programaro al plej vasta uzantaro.

Ĉe ĉiu programo estas aldone provizitaj informoj pri ĝia liberprogramara permesilo, loko kien oni povas afiŝi trovitajn erarojn en la programo, ligilo al deponejo de fontokodo. Ĉiu programo estas rekte bazita al ĝia fontokodo por ke originala fontokodo kaj tradukita programo samu en funkciado. Ĉefa malavantaĝo estas, ke F-Droid mem havas malfortan subtenon de multlingveco, do baza kono de la angla estas necesata.

Aplikaĵo

Por uzi F-Droid rekte de via poŝtelefono aŭ tabulkomputilo ekzistas samnoma aplikaĵo, kiun vi povos trovi je https://f-droid.org/FDroid.apk

Por instali ĝin, elŝutu ĝin en vian poŝtelefonon aŭ tabulkomputilon, trovu en ĝia memorujo kaj malfermu per instalilo. Por sukcesa instalo vi devas havi permesite instali aplikaĵojn de nekonataj fontoj (iru al ĉefmenuo -> "Agordoj" -> "Sekurigo" kaj marku "Nekonataj fontoj").

Se vi instalis aŭ instalos liberajn programojn el via kutima programdeponejo, la F-Droid rekonos tion por ke ne estu konflikto inter ĝi kaj aliaj deponejoj.

Eksteraj ligiloj

Personaj iloj