Guglo-privatecagordoj

El Ĉifru.net
Iri al: navigado, serĉi

Kiam vi uzas Guglon aŭ ajnan ĝian sevon (ekz. Youtube), ĝi kolektas informojn pri vi. Por havi eblecon trarigardi kelkajn kolektitajn informojn pri vi kaj eble por vere doni eblecon al vi (tio estas demando ĉar ne eblas ekscii ĉu Guglo vere permanente forviŝas kion vi volas forviŝi) Guglo ofertas kelkajn ilojn por vidi kelkajn kolektitajn datumojn pri vi kaj forviŝi ilin. Por uzi tiujn ilojn vi bezonas havi Guglo-konton.

Ĝenerala trarigardo troviĝas ĉe https://www.google.com/settings/dashboard. Tie estas krucvojo por iri al unuopaj iloj por unuopaj serviloj kiel GMail, Android, serĉado, ktp.

Ĉi tie [1] (la ligilo ne estas montrata ĉar ĝi estas longega) estas interesa trarigardo de tio, kio Guglo scias pri vi laŭ via serĉado kaj retumado. Kompreneble tio ne estas kompleta listo de informoj, kiujn ili scias pri vi, sed por havi imagon kion ĉion eblas ekscii per serĉado kaj retumado tio sufiĉas. Tie estas informoj kiel aĝo, sekso, parolataj lingvoj kaj interesoj.

Je https://history.google.com/history/ troviĝas historio de via serĉado per Guglo kun rezultoj al kiuj vi klakis. Vi povas forviŝi unuopajn serĉojn aŭ tutan tagon.

Je https://maps.google.com/locationhistory/b/0 devas esti videblaj informoj pri via loko kolektitaj per via Androida aparato.

Je la paĝo https://security.google.com/settings/security/permissions videblas aparatoj konektitaj kun via Guglo-konto.

Youtube havas propran paĝon kie estas historio de videoj, kiujn vi spektis tie, kaj serĉpetoj en Youtube. Ĝi atingeblas je https://www.youtube.com/feed/history.

Personaj iloj