HTTPS Everywhere

El Ĉifru.net
Iri al: navigado, serĉi

HTTPS Everywhere estas aldonaĵo por retumiloj Fajrovulpo (Firefox), Google Chrome, Chomium kaj Opera. Ĝi aŭtomate alidirektigas vin por ke via retumilo komuniku kun la retpaĝaro per ĉifrita protokolo HTTPS ĉe retpaĝaroj, kiuj subtenas ĝin. Ĝi enhavas datumbazon de centoj da retpaĝaroj al kiuj eblas konektiĝi per HTTPS kaj aliaj eblas aldoni pliajn. Ĉiuj plej ofte vizitataj retpaĝaroj (Vikipedio, Fejsbuko, Twitter, k.a.) estas subtenataj.

Komuniko kun retpaĝaroj per HTTPS estas necesa tiam, kiam vi ne volas ke iu ajn dum la vojo inter vi kaj la servilo vidu kion vi sendas aŭ ricevas de la servilo. Dum retumado per HTTP-protokolo, kiu estas plej ofte uzata, la datumoj estas normale legeblaj (se ili ne estas ĉifritaj alimaniere).

La aldonaĵo apartenas al libera programaro. Ĝi estas eldonita sub permesilo GNU GPLv3 kaj ĝian fontokodon vi povas trovi ĉi tie.

Enhavo

Instalo

Fajrovulpo, Abrowser

Iru al https://www.eff.org/files/https-everywhere-latest.xpi kaj via retumilo demandos ĉu vere instali la programon en vian komputilon. Klaku al "permesi" kaj en sekva fenestro al "Instali nun". Post tio vi nur bezonos restarti vian retumilon (klakante al "Restarti" aŭ malfermante ĉiujn fenestrojn de la retumilo kaj ĝia starto per via kutima maniero).

Google Chrome, Chromium

Iru al https://chrome.google.com/webstore/detail/gcbommkclmclpchllfjekcdonpmejbdp kaj en malfermonta fenestreto klaku al "Aldoni al Chrome", post tio via retumilo demandos ĉu vere instali la aldonaĵon kaj montros al vi liston de permesoj, kiujn HTTPS Everywhere petas. Vi povas konfirmi la permesojn klakante al "Aldoni".

Glacikato, Tor-retumilo

Ambaŭ retumiloj Glacikato (angle IceCat) kaj Tor-retumilo (angle Tor browser) jam enhavas HTTPS Everywhere.

Eskteraj ligiloj

Personaj iloj