Historia kalendaro

El Ĉifru.net
Iri al: navigado, serĉi


DATO KIO OKAZIS DETALOJ
ĉ. 100 a.K Cezara ĉifro Unu el la plej fruaj estas uzataj en armeo por ĉifri komunikadon. Temas pri sen ŝlosila ĉifrosistemo
ĉ. 50 a.K. Aŭgusta Cezara ĉifro ĉifro malpli sekura ol Cezara ĉifro, kiu estis kreita laŭ peto de Aŭgusto Cezaro
Tekniko de Herodoto
ĉ. 900 Frekvenca analitiko Unua registrita klarigo de frekvenca analitiko de araba pensinto Al Kindi
1467 Plurlitera ĉifro Invento de Leon Battista Alberti, en kiu malsamaj partoj de la mesaĝo devus esti ĉifrita malsame (ekzistas diskutoj, ke plurlitera ĉifro estis inventita de Al Kindi 600 jaroj antaŭ Alberti
1518 Tabula recta de Johannes Trithemius
1883 La principo de Kerchoff maksimoj de ĉifrado uzataj ĝis nuntempe
1835 Morsa kodo Sistemo por sendi mesaĝojn per longaj kaj mallongaj signaloj inventita de Samuel Morse kaj Alfred Vail
24.5.1844 Unua mesaĝo en Morsa kodo Unua mesaĝo en Morsa kodo estis sendita pere de elektra telegrafo inter Vaŝingtono kaj Baltimore
1923 Enigma maŝino Unua maŝino por forta ĉifrado vaste uzota dum la dua mondmilitoj flanke de la Germanoj.
1932 Marian Rejewski Unua sukcesa rompo de la poste plifortigota ĉifro de Enigma fare de pola ĉifrologo Marian Rejewski.
1940 Bombo de Turing Britaj ĉifrologoj sukcese konstruis maŝinon por rompi la plifortigitan ĉifraĵon de Enigma. Laŭ kelkaj gravuloj – ekzemple Churchill ­­­– sen la bombo de Turing Germanio ne venkiĝis en la dua mondmilito.
1942 Navaha codo Unuaj 29 kodparolantaj novuloj komencis ekzerci ĉifri por amerika armeo en dua mondmilito. Bazo por la ĉifro estis tradukado de mesaĝoj al triba lingvo. Krom Navahanoj servis kiel kodparolantoj ankaŭ ĉerokoj, ĉoktaoj, lakotoj, komanĉoj, meskvakoj kaj eŭskoj. Sistemo estis uzita ĉefe en milito inter Usono kaj Japanio. Navaha kodo neniam estis deĉifrita. [1]
1969 ARPANET Antaŭanto de la Interreto farita de akademiaj studentoj sub la patroneco de la DARPA
1975 ĉifro kun publika malĉifro eltrovita de Whitfield Diffie de Stanford
1977 RSA Unua sukcesa ĉifro de publika ŝlosilo
1991 PGP (Pretty good privacy) Invento de programo por ĉifrado de Philip Zimmerman. PGP estis la unua aliro por amasoj da homoj al forta ĉifrado. Ĝi uzas algoritmojn RSA kaj IDEA. Pro la usona leĝo pri elporto de armiloj ĝi ne povis esti uzata ekstere de Usono.
1995 PGPi Ĉirkaŭiro de la usona leĝo por elporti PGP oni presis la PGP programkodon en libron kaj elportis ĝin sub la titolo “PGP Source Code and Internals” el usono. Ĉirkaŭ 60 volontuloj poste retajpis ĝin. Tio estis la unua aliro por amasoj homoj ekstere de usono al forta ĉifrado.
5.6.2013 Unua artikolo pri malkaŝoj de Snowden Snowden donis al ĵurnalisto Glenn Greenwald informojn pri sekretaj spionadaj programoj. Post ilia publikado en The Guardian Snowden estis akuzita de ŝtelo de registara propieto kaj senpermesa transdono de informoj pri nacia sekureco
6.6.2013 PRISM Publika malkovro de programo PRISM
9.6.2013 Malkovro de identeco de Snowden
21.6.2013 Tempora Malkovro de programo Tempora
1.8.2013 Snowden ricevis 1-jaran vizon en Rusio
1.4.2014 Heartbleed Neel Mehta de Gugla sekureca teamo anoncis eraron en OpenSSL. La eraro estis en la kodo dum du jaroj kaj multaj gravaj retaj servoj estis afektitaj
29.5.2014 Truecrypt Rezigno de la teamo de TrueCrypt. Nova solvo por ĉifri durdiskojn serĉata
23.2.2015 Lenovo Lenovo instalis fiprogramon (malware) en ĉiujn siajn komputilojn
Personaj iloj