I2P

El Ĉifru.net
Iri al: navigado, serĉi

I2P estas anonimigata samtavola komunikada reto, kiu ebligas pseŭdonimece kaj ĉifrite sendadi mesaĝojn inter ĉiuj nodoj de la reto. Super tiu ĉi sistemo staras aliaj sistemoj kiuj ebligas uzi ĝin por diversaj specoj de komunikado - retumado, retpoŝto, tujmesaĝado, kundividado de dosieroj, ktp. Krom komunikado inter I2P-nodoj eblas uzi ĝin por anoniman aliron al retpaĝaroj en ordinara Interreto.

En julio 2014 estis reportita vunebleraĵo en I2P. Oni rekomendas dum retumado per I2P malŝalti Ĝavoskripton (JavaScript).

Enhavo

Elŝutado kaj instalado

Antaŭ instalo de I2P sur via komputilo vi devas havi instalitan Ĝavon (Java). I2P eblas elŝuti de oficiala retpaĝo: https://geti2p.net/en/download

Ubuntu (en komandlinio)

  1. skribu sudo apt-get install i2p, klaku al Enter kaj eventuale konfirmu per klavo "y"
  2. I2P vi ŝaltos per komando i2prouter start kaj malŝaltos per komando i2prouter stop

Rilataj artikoloj

Referencoj

  1. forum.i2p ~ View topic - Exodus claims vulnerability in I2P, TAILS (en la angla; atingebla nur per I2P-reto)

Eksteraj ligiloj

Personaj iloj