Kial Ĉifri

El Ĉifru.net
Iri al: navigado, serĉi

La sekva teksto estas parto de artikolo aperinta en Scienca Revuo verkita de Uzanto:Johmue. Ĝi traktas la demandon kaj kial oni ĉifru siajn datumojn kaj komunikon rigardante oftajn miskomprenojn de la situacio.


Mi ja ne havas ion kaŝindan.

Jes. Ĉiuj havas ion kaŝindan. La demando estas, de kiu oni devas kaŝi ion. La sinteno, ke oni estas sekura, nur ĉar oni havas neniajn kaŝindaĵojn, estas la vojo al memcenzuro. Multaj ideoj, kiuj antaŭenigas la mondon, komence estas kaŝindaj, ĉu scienca aŭ teknika malkovraĵo, ĉu nova politika ideo, kiu danĝerigas la ekzistantajn registrarojn aŭ la aktualojn potenculojn. Se la homoj konstante timas malkovron de tiaj kaŝindaĵoj pro la konstanta observado, ili vere ĉesus pensi en kaŝinda maniero. Estas kvazaŭ tondiloj en ĉies kapo, kiuj tranĉas niajn pensojn eble kaŝindajn antaŭ ol ni diskutas ilin eĉ kun amikoj. Libereca socio ĉiam devas doni al siaj membroj la eblon, bonkonscience havi sekretojn. Tiel faru la ŝtatoj, kiuj deklaras sin libereca kaj demokrata.

La etoso esti observata ĉiam kaj ĉie estas verŝajne eĉ pli danĝera ol la observado mem. Eble iuj el la legantoj aŭdis aŭ uzis la frazon “Dio vidas ĉion”, kiun oni uzas por obeigi infanojn tiel, ke ili estu bonkondutaj eĉ se la gepatroj ne observas ilin.

Eble tia estas ekzakte la etoso, kiujn la sekretaj servoj volas krei. Eble ili celas esti kvazaŭ la cifereca Dio, kiu protokolas la tutan homan komunikon. Do ne diskutu pri maldecaĵoj kiel ekzemple novaj politikaj sistemoj kun viaj amikoj, ĉar la sekretaj servoj aŭdas ĉion.

Sed la sekretaj servoj ja povas malĉifri ĉion.

Tiel ĝenerale ne pravas, ke la sekretaj servoj ĉion povas malĉifri. Pravas, ke ili multege da mono investas por klopodi rompi la ĉifraĵojn. Kaj pasinttempe estis novaĵoj, ke kelkaj ĉifraj metodoj ne plu estas uzindaj. Sed tre verŝajnas, ke la kutimaj metodoj ne estas rompeblaj eĉ de la sekretaj servoj. Do se oni bone protektas sian privatan ŝlosilon, oni komunikas sekure.

Sed eĉ, se la sekretaj servoj per grandega kvanto da komputila forto, sukcesas rompi la ĉifraĵojn, ili certe ne povas rompi la tutan ĉifritan komunikaĵaron de la mondo. Do ju pli da komuniko okazas ĉifre, des pli malfacile estas por la sekretaj servoj observi ĉion. Do la uzo de ĉifrado estas ago de sindefendo des pli efika, ju pli da homoj uzas ĝin.

Konkludo

Ĉifra komuniko laŭ mia opinio fariĝu memkomprenebla kutimo de la homoj. Same kiel ŝlosado de loĝejo aŭ de aŭto, se oni lasas ĝin. Vizio estas, ke sur ĉies vizitkarto staru identiga numero de la publika ŝlosilo kaj ties fingrospuro. Ĉiam, kiam oni donas al iu sian retpoŝtadreson oni samtempe donu la identigan numeron de la publika ŝlosilo. Eble ni iam havos retpoŝtsistemon, kiu ebligas aŭtomatan elŝutadon kaj kontrolon de la aŭtenteco, kiam oni uzas retpoŝtadreson.

Personaj iloj