Plej bonaj praktikoj de PGP-ŝlosiloj

El Ĉifru.net
Iri al: navigado, serĉi

Ĉi tie estas priskribataj plej bonaj praktikoj rilate al PGP-ŝlosiloj, kiuj estas uzataj por ĉifri retpoŝtan komunikadon. dosierojn. ks. Kelkaj el la informoj estas taŭgaj por komencantoj, kelkaj por komputilaj spertuloj.

Enhavo

Uzado de libera programaro

Ĉe programoj kun mafermita kodo, tiel nomata proprieta programaro, eĉ fakuloj ne povas scii kion ĝi fakte faras. Kontraŭe al tio, libera programaro havas sian kodon malfermitan por ĉiu, do fakuloj kaj aliaj interesiĝantoj povas studi konduton de tiaj programoj. Por pligrandigi sian anonimecon kaj sekurecon estas pli bone uzi liberajn programojn. Rilate al anonima komunikado temas ĉefe pri operaciumo, ĉifroprogramo kaj komunikilo.

Linukso estas plej fama libera operaciumo, nuntempe sufiĉe facile uzebla ankaŭ por ordinaraj homoj, fakuloj povas provi ankaŭ FreeBSDOpenBSD.

Liberaj komunikiloj estas multaj. Por retpoŝto eblas uzi Thunderbird, KMail kaj Evolution.

Agordu limdaton por via ŝlosilo

Dum kreado de via PGP-ŝlosilo ne forgesu elekti limdaton, ne pli longan ol 2 jaroj. Tiu ĉi dato estas ŝanĝebla, kaj antaŭ la limdato kaj post la limdato. Ankaŭ eblas agordi limdaton ĉe ŝlosiloj kiujn vi jam kreis sen ĝi. La limdato estas bona indikilo por homoj ke vi daŭre uzas la ŝlosilon.

Kreu nur OpenPGPv4-ŝlosilojn

Antaŭa protokolo OpenPGPv3 ne estas rekomendata por uzo (laŭ RFC4880). novaj PGP-programoj jam subtenas la OpenPGPv4-protokolon.

Kontroli ĉu la ŝlosilo estas OpenPGPv4

Linukso (komandlinio)

gpg --export-options export-minimal --export <fingrospuro> | gpg --list-packets | grep version
Personaj iloj