Ĉifromono: Malsamoj inter versioj

El Ĉifru.net
(Nova paĝo kun ''''Ĉifromono''' estas cifereca mono, kiu ne estas prizorgata de centrala aŭtoritato (bamko), sed ĝi kondutas kaj estas regata laŭ antaŭe difinitaj procedoj uzante ĉifradon ...')
 
Linio 1: Linio 1:
'''Ĉifromono''' estas cifereca mono, kiu ne estas prizorgata de centrala aŭtoritato (bamko), sed ĝi kondutas kaj estas regata laŭ antaŭe difinitaj procedoj uzante ĉifradon kaj similajn teĥnologiojn por esti sekura kaj akurata.
+
'''Ĉifromono''' (angle ''cryptocurrency'') estas cifereca mono, kiu ne estas prizorgata de centrala aŭtoritato (bamko), sed ĝi kondutas kaj estas regata laŭ antaŭe difinitaj procedoj uzante ĉifradon kaj similajn teĥnologiojn por esti sekura kaj akurata.
   
La plej uzata ĉifromono en 2015 estis [[Bitcoin]] (Bitmono) kaj [[Litecoin]], sed ekzistas pli da pli malmulte konataj ĉifromonoj.
 
La plej uzata ĉifromono en 2015 estis [[Bitcoin]] (Bitmono) kaj [[Litecoin]], sed ekzistas pli da pli malmulte konataj ĉifromonoj.
  +
  +
== Principo de funkciado ==
  +
Averto: tiu ĉi klarigo estas intence simpligita por klarigi la principon de ĉifromonoj. La vera funkciado de konkretaj ĉifromonoj povas esti iomete alia.
  +
  +
La baza principo similas al principo de [[Bazaj principoj|malsimetria ĉifrado]]: oni havas publikan kaj privatan ŝlosilon, la mono estas ligita al la privata ŝlosilo. Per publika ŝlosilo (oni povas konsideri ĝin kiel nuran adreson) oni povas sendi monon al la monujo sen neceso koni la privatan ŝlosilon kaj per privata ŝlosilo eblas sendi monon el la koncerna monujo al alia monujo.
  +
  +
Ambaŭaj ŝlosiloj estas plej ofte stokataj en komputilo, la privata ŝlosilo povas esti denove ĉifrita kaj atingebla nur per pasvorto.
  +
  +
La anonimeco de ĉifromono estas provizata per ebleco por ĉiu posedanto de privata ŝlosilo krei novan publikan ŝlosilon (adreson) en ajna nombro. Ĉiuj pagoj en ĉifromona reto estas kutime videblaj, sed ne eblas ekscii kiuj publikaj ŝlosiloj apartenas al kiu privata ŝlosilo.
  +
  +
== Sekurecaj aferoj ==
  +
Kiam vi havas normalan monon en banko, la banko zorgas pri sekureco de via mono (almenaŭ rilate al nepolitikistaj ŝtelistoj). En kazo de ĉifromono vi mem zorgas pri sekureco de via mono. Tiam oni devas zorgi pri sekureco de komputilo en kiu estas la monujo kaj gardi la komputilon same kiel oni gardus veran monujon kun la sama kvanto de mono (en koncerna valuto).
  +
  +
Multaj nuntempaj monujoj ofertas eblecon por sekurkopii la monujon (privatan ŝlosilon) por kazo ke via komputilo paneas, sed kiu ajn kiu ricevos aŭ ŝtelos vian privatan ŝlosilon (kaj eventuale ankaŭ pasvorton) povas sendi la monon kien ajn kaj ne plu eblos ekscii eĉ kie la mono troviĝas.

Kiel registrite je 23:01, 20 aŭg. 2015

Ĉifromono (angle cryptocurrency) estas cifereca mono, kiu ne estas prizorgata de centrala aŭtoritato (bamko), sed ĝi kondutas kaj estas regata laŭ antaŭe difinitaj procedoj uzante ĉifradon kaj similajn teĥnologiojn por esti sekura kaj akurata.

La plej uzata ĉifromono en 2015 estis Bitcoin (Bitmono) kaj Litecoin, sed ekzistas pli da pli malmulte konataj ĉifromonoj.

Principo de funkciado

Averto: tiu ĉi klarigo estas intence simpligita por klarigi la principon de ĉifromonoj. La vera funkciado de konkretaj ĉifromonoj povas esti iomete alia.

La baza principo similas al principo de malsimetria ĉifrado: oni havas publikan kaj privatan ŝlosilon, la mono estas ligita al la privata ŝlosilo. Per publika ŝlosilo (oni povas konsideri ĝin kiel nuran adreson) oni povas sendi monon al la monujo sen neceso koni la privatan ŝlosilon kaj per privata ŝlosilo eblas sendi monon el la koncerna monujo al alia monujo.

Ambaŭaj ŝlosiloj estas plej ofte stokataj en komputilo, la privata ŝlosilo povas esti denove ĉifrita kaj atingebla nur per pasvorto.

La anonimeco de ĉifromono estas provizata per ebleco por ĉiu posedanto de privata ŝlosilo krei novan publikan ŝlosilon (adreson) en ajna nombro. Ĉiuj pagoj en ĉifromona reto estas kutime videblaj, sed ne eblas ekscii kiuj publikaj ŝlosiloj apartenas al kiu privata ŝlosilo.

Sekurecaj aferoj