Bitmessage
El Ĉifru.net
(Alidirektita el Bitmesaĝo)
Bitmessage (esperante Bitmesaĝo) estas programo kaj reto por ĉifra kaj pseŭdonima komunikado. Eblas sendi mesaĝojn al unuopa uzanto aŭ al ĉiuj, kiuj aliĝis al iu dissendolisto. La programo estas tradukita en Esperanton.
Esperanto-Kanalo
Detaloj pri la Esperanto kanalo troveblas ĉe https://medium.com/amo-kaj-libereco/75e0cc3f36a9
- adreso: BM-2cVhXYraYbh44FT3q2oZAwCF2HnwsKcjrU
- kanalnomo: esperanto
- pasvorto: esperanto
Sekureco
Laŭ ĉefpaĝo de la projekto, Bitmesaĝo bezonas sendependan aŭditon por pruvi ĉu ĝi estas vere sekura. Fakuloj kapablaj kaj scivolemaj fari tion, povas aliĝi per retpoŝto. Ĝis tiam estas plej bone konsideri ĝin kiel ne tute sekura.