HTTPS Everywhere: Malsamoj inter versioj

El Ĉifru.net
(Nova paĝo kun ''''HTTPS Everywhere''' estas aldonaĵo por retumiloj Fajrovulpo (Firefox), Google Chrome, Chomium kaj Opera. Ĝi aŭtomate alidirektigas vin por ke via retumilo komuniku kun la r...')
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 18:25, 14 dec. 2014

HTTPS Everywhere estas aldonaĵo por retumiloj Fajrovulpo (Firefox), Google Chrome, Chomium kaj Opera. Ĝi aŭtomate alidirektigas vin por ke via retumilo komuniku kun la retpaĝaro per ĉifrita protokolo HTTPS ĉe retpaĝaroj, kiuj subtenas ĝin. Ĝi enhavas datumbazon de centoj da retpaĝaroj al kiuj eblas konektiĝi per HTTPS kaj aliaj eblas aldoni pliajn. Ĉiuj plej ofte vizitataj retpaĝaroj (Vikipedio, Fejsbuko, Twitter, k.a.) estas subtenataj.

Komuniko kun retpaĝaroj per HTTPS estas necesa tiam, kiam vi ne volas ke iu ajn dum la vojo inter vi kaj la servilo vidu kion vi sendas aŭ ricevas de la servilo. Dum retumado per HTTP-protokolo, kiu estas plej ofte uzata, la datumoj estas normale legeblaj (se ili ne estas ĉifritaj alimaniere).

Eskteraj ligiloj